Sunday 31 December 2017

Masko

Ligilo al YouTube
Subtekstoj
Kiel spekti la videon kun eksteraj subtekstoj

Studio: “Sovjetskaja Belarusj”
Jaro: 1938
Aŭtoro de la scenaro kaj reĝisoro: Сергей Сплошнов (Sergéj Sploŝnóv)
Geaktoroj:
Степан Каюков (Stepán Kajukóv) Jegor Niliĉ Pjatigorov
Виталий Полицеймако (Vitálij Policejmáko) Jevstrat Spiridoniĉ
Владимир Таскин (Vladímir Táskin) Ĵestjakov
Константин Адашевский (Konstantín Adaŝévskij) Belebuĥin
Петр Гофман (Pjotr Gófman) La deĵoranto
Иван Назаров (Iván Nazárov) La lakeo
Николай Литвинов (Nikoláj Litvínov) La dikulo
Александр Бенеаминов (Aleksándr Beneamínov) La dirigento

Informo ĉe Imdb.com

Kiel donacon al la Esperantistaro okaze de la venonta jaro 2018 mi prezentas gajan komedieton laŭ la rakonto de Anton Ĉeĥov. Eksterdube, ĉu tiu filmo levos vian humoron dum la festado. Laŭ sia formo tiu ĉi historio, kiel oni povas rimarki, estas renverso de “La revizoro” fare de Nikolaj Gogol. Eksterdube, ankaŭ la reĝisoro de la filmo atentis tion siatempe kaj klopodis plenigi ĝin per farsa bufonaĵo en la stilo de ĉi tiu verkisto; dum certaj momentoj sur ekrano vere videblas “iaj porkaj buŝegoj anstataŭ vizaĝoj”.

Tamen, se la estetiko de la filmo estas tiu de Gogol, ĝia esenco tamen restas tiu de Ĉeĥov, ĉar la ĉefa temo, kiu sonas en ĝi, estas temo de la homa digno, kiu por Ĉeĥov ĉiam estis tre grava. Ja la ĉefa rolulo malestimas la ceterajn por tio, ke li bonege scias, ke tiu ĉi digno ĉe ili tute mankas; kaj kiam li post sia provoko atendas de ili ajnan reagon, kiu povus almenaŭ iome demonstri la malon, li ricevas nur mortan silenton. Kaj al li restas nenio, krom ĵeti al ili: “Ĉu vi silentas? Do silentu plu”. Tiu ĉi sceno ne malpli aktualas hodiaŭ, ol ĝi estis tia por Ĉeĥov.

Sed antaŭ ĉio la prezentata filmo estas gaja rakonto, en kiu vi trovos multajn kialojn por rideti kaj eĉ ridi. Do, renkontu kun rideto la jaron 2018 kaj mi deziras al vi ĉion plej bonan.

Afiŝo de filmo "Masko"

Wednesday 27 December 2017

Familia feliĉo

Afiŝo de filmo "Familia feliĉo"

Ligilo al YouTube
Subtekstoj
Kiel spekti la videon per VLC-ludilo


Studio: Mosfilm
Jaro: 1969

Hodiaŭ, daŭrigante publikadon de la ekranaj versioj de Anton Ĉeĥov, mi prezentas elektitajn fragmentojn el almanako “Familia feliĉo”, aperinta en 1969.

Nerveco

Aŭtoro de la scenaro: Аркадий Ставрицкий (Arkádij Stávrickij)
Reĝisoro: Александр Шейн (Aleksándr Ŝejn)
Geaktoroj:
Николай Гриценко (Nikoláj Gricénko) – Dmitrij Vaksin
Раиса Куркина (Raísa Kúrkina) – Edzino de Vaksin
Лидия Сухаревская (Lídija Súĥarevskaja) – Guvernistino

Jen ankoraŭ unu specimeno de arta lerteco de Ĉeĥov, kiu kapablas en malgranda okazaĵo trovi ion demonstrindan – humuran aŭ seriozan. Ĉi-foje la okazaĵon kaŭzis timoj, kiujn oni ŝatis sugesti al si en ĉiuj tempoj. Kompreneble, ĉiu tempo havas siajn preferatajn timindaĵojn; hodiaŭ oni per “mistikaj” televidkanaloj timigas sin pri aliplanedanoj, kiuj povas forŝteli vin el via propra dormoĉambro; antaŭ cent jarojn oni timigis sin pri alia. Sed kiaj ajn estus ĉi tiuj timoj, homon impreseman ili povas ja konduki al rezulto tute neatendita...

Edziĝpropono

Aŭtoro de scenaro kaj reĝisoro: Сергей Соловьев (Sergéj Solovjóv)
Geaktoroj:
Георгий Бурков (Geórgij Burkóv) – Lomov
Анатолий Папанов (Anatólij Papánov) – Ĉubukov
Екатерина Васильева (Jekaterína Vasíljeva) – Natalja Stepanovna

Ĉi tiu kinoversio de la komedieto, kiun mi jam prezentis en la projekto, estis debuto de la konata rusia reĝisoro Sergej Solovjov. Post spekti la klasikstilan enscenigon fare de Malij-teatro, interese estas observi la manieron, kun kiu la reĝisoro solvis sian taskon. Evidente li strebis eviti stilon, atendeblan en okazo de tia literatura fonto, kaj agis kun libereco, malavare ŝprucita per ironio. Tamen post spekti ĉi tiun version ĝis la fino oni neeviteble sentos, ke la aŭtentika intonacio de Ĉeĥov ja sonas en ĝi. Rimarkeblas tristo, kun kiu la reĝisoro vidas la sortojn de la roluloj, kaj ĉi-kuntekste la nomo de la almanako akiras pluan signifon...

Noto: ekde nun filmoj, publikigitaj en la projekto, estos provizitaj per alŝuteblaj subtekstoj, por ke oni povu spekti ilin en plenekrana formato. Vd. ligilojn al la subtekstoj kaj la instrukcio supre. Ĉar la YouTube-kanalo de studio Mosfilm malpermesas republikigon de siaj videoj en aliaj retejoj, oni povas spekti la filmon nur tiumaniere.


Thursday 14 December 2017

Antaŭlonge, en nia galaksio...



Hodiaŭ en la kinejoj de la mondo premieras la oka epizodo de “Stelaj militoj”, sagao, kiu festis ĉi-jare sian 40-jaran jubileon. Antaŭ du jaroj mi publikigis ŝercan amatoran filmeton okaze de la apero de la sepa epizodo, rilate kiun oni havis tiutempe grandajn esperojn. Nun mi povas diri, ke, honeste, ĉi tiu filmo faris al mi, samkiel al multaj aliaj, miksitan impreson; ĝi pli aspektis esti diligenta laboraĵo de marketologoj kaj filmindustriistoj, ol arta verko, esprimanta vizion de sia kreinto.  

Ĉi-foje, tamen, ĉi tiu espero reaperas (ĝuste laŭ la nomo de la epizodo kvara :) ), ĉar laŭ aperinta al la nuna momento informo oni povas konjekti kun certeco sufiĉa, ke reĝisoro Rian Johnson ja sukcesis fari tion, kion atendas ĉiuj adorantoj de “Stelaj militoj” – emociigi spektantojn pro bildo de grandega, mistera kaj samtempe kredinda mondo sur la ekrano. Do, baldaŭ ni ekscios, ĉu tiu ĉi atendo pravas.

Kaj nun mi proponas reveni al la komenco de la sagao kaj per propraj okuloj ekvidi, kiel oni kreis tion, kio poste estiĝos unu el mitoj de la moderna epoko. La prezentata kolekto de laboraj filmaĵoj, faritaj dum la filmado de la unua filmo meze de la 1970-aj jaroj, donas unikan eblon profundiĝi en atmosferon, en kiu “Stelaj militoj” estas kretataj. La plej interesa detalo de ĉi tiu atmosfero estas sendube tio, ke neniu sur la filmada scenejo – eble, inklude ankaŭ la reĝisoron – povis imagi, kian rezulton havos ilia laboro. Oni opiniis la venontan filmon nur unu rapide forgesota distraĵo plu... Tio ne mirindas, ĉar la fina rezulto estis frukto de komunaj penoj fare de multaj talentaj homoj; oni nemalofte opinias ĉefa merito de George Lucas tion, ke li sukcesis kolekti ilin ĉirkaŭ si.

Samtempe oni povas ekscii multajn interesajn kaj neatenditajn detalojn pri la filmada proceso. Por mi estis granda surprizo ekscii, ke la armiloj, kiujn oni uzis dum la filmado, vere pafis (per blankaj kartoĉoj, tamen tio ne malhelpis ilin esti fojfoje danĝeraj). Ankaŭ mi kun plezuro ekvidis simplan trukon, per kiu oni igis la veturilon de Luke Skywalker “ŝvebi” super la tero. Sed la plej notinda detalo estis, ke la replikoj de la roluloj, prononcataj dum filmado, estis rimarkinde pli ampleksaj, ol fine en la filmo. Endas memorigi, ke inter ses premioj “Oscar”, kiujn gajnis unuaj “Stelaj militoj”, estis tiu por plej bona muntado, kaj ni povas vidi, ke ĉi tiu laboro estis premiita ne vane.

Kaj fina detalo, kiun mi volis atentigi, estas aperinta eblo enrigardi en disvolviĝon de la reĝisora vizio. Multaj amatoraj esplorantoj okupiĝas pri studado de tio, kiel naskiĝis ĉe Lucas la koncepto de la filmoj kaj kiel ĝi ŝanĝiĝis dum la tempo. Interese estas, ke nemalmultaj aĵoj, kiuj aperis multan tempon poste, havas siajn radikojn jam en fruaj konceptoj de la reĝisoro. Tion montras ankoraŭfoje la repliko de Obi-Wan Kenobi dum lia duelo kun Darth Vader, kiu en la filmo estas mallongigita kompare kun la komenca varianto, kie ĝi sonas jene: “Se mia klingo trovos sian markon, vi ĉesos ekzisti. Sed mi avertas vin, se vi morthakos min, mi estiĝos multe pli potenca, ol vi iam povos imagi”. Ĉi tiu teksto montras sufiĉe klare (kaj en la filma varianto tio ne tiel rimarkeblas), ke Darth Vader ne sciis pri arto de kunfandiĝo kun la Forto, kiam en la momento de morto korpo malaperas. Nur en la jaro 2005, kiam aperis la tria epizodo, ni eksciis, ke ĉi tiu sekreto estis konata en tiu tempo nur al Obi-Wan kaj Yoda. Tamen jam dum kreado de la unua filmo Lucas havis ĉi tiun ideon...

Do, agrablan spektadon al ĉiuj ŝatantoj de la sagao. Kaj estu la Forto kun vi en la venonta jaro 2018.  

Disqus por Aŭdvide