Thursday, 14 December 2017

Antaŭlonge, en nia galaksio...



Hodiaŭ en la kinejoj de la mondo premieras la oka epizodo de “Stelaj militoj”, sagao, kiu festis ĉi-jare sian 40-jaran jubileon. Antaŭ du jaroj mi publikigis ŝercan amatoran filmeton okaze de la apero de la sepa epizodo, rilate kiun oni havis tiutempe grandajn esperojn. Nun mi povas diri, ke, honeste, ĉi tiu filmo faris al mi, samkiel al multaj aliaj, miksitan impreson; ĝi pli aspektis esti diligenta laboraĵo de marketologoj kaj filmindustriistoj, ol arta verko, esprimanta vizion de sia kreinto.  

Ĉi-foje, tamen, ĉi tiu espero reaperas (ĝuste laŭ la nomo de la epizodo kvara :) ), ĉar laŭ aperinta al la nuna momento informo oni povas konjekti kun certeco sufiĉa, ke reĝisoro Rian Johnson ja sukcesis fari tion, kion atendas ĉiuj adorantoj de “Stelaj militoj” – emociigi spektantojn pro bildo de grandega, mistera kaj samtempe kredinda mondo sur la ekrano. Do, baldaŭ ni ekscios, ĉu tiu ĉi atendo pravas.

Kaj nun mi proponas reveni al la komenco de la sagao kaj per propraj okuloj ekvidi, kiel oni kreis tion, kio poste estiĝos unu el mitoj de la moderna epoko. La prezentata kolekto de laboraj filmaĵoj, faritaj dum la filmado de la unua filmo meze de la 1970-aj jaroj, donas unikan eblon profundiĝi en atmosferon, en kiu “Stelaj militoj” estas kretataj. La plej interesa detalo de ĉi tiu atmosfero estas sendube tio, ke neniu sur la filmada scenejo – eble, inklude ankaŭ la reĝisoron – povis imagi, kian rezulton havos ilia laboro. Oni opiniis la venontan filmon nur unu rapide forgesota distraĵo plu... Tio ne mirindas, ĉar la fina rezulto estis frukto de komunaj penoj fare de multaj talentaj homoj; oni nemalofte opinias ĉefa merito de George Lucas tion, ke li sukcesis kolekti ilin ĉirkaŭ si.

Samtempe oni povas ekscii multajn interesajn kaj neatenditajn detalojn pri la filmada proceso. Por mi estis granda surprizo ekscii, ke la armiloj, kiujn oni uzis dum la filmado, vere pafis (per blankaj kartoĉoj, tamen tio ne malhelpis ilin esti fojfoje danĝeraj). Ankaŭ mi kun plezuro ekvidis simplan trukon, per kiu oni igis la veturilon de Luke Skywalker “ŝvebi” super la tero. Sed la plej notinda detalo estis, ke la replikoj de la roluloj, prononcataj dum filmado, estis rimarkinde pli ampleksaj, ol fine en la filmo. Endas memorigi, ke inter ses premioj “Oscar”, kiujn gajnis unuaj “Stelaj militoj”, estis tiu por plej bona muntado, kaj ni povas vidi, ke ĉi tiu laboro estis premiita ne vane.

Kaj fina detalo, kiun mi volis atentigi, estas aperinta eblo enrigardi en disvolviĝon de la reĝisora vizio. Multaj amatoraj esplorantoj okupiĝas pri studado de tio, kiel naskiĝis ĉe Lucas la koncepto de la filmoj kaj kiel ĝi ŝanĝiĝis dum la tempo. Interese estas, ke nemalmultaj aĵoj, kiuj aperis multan tempon poste, havas siajn radikojn jam en fruaj konceptoj de la reĝisoro. Tion montras ankoraŭfoje la repliko de Obi-Wan Kenobi dum lia duelo kun Darth Vader, kiu en la filmo estas mallongigita kompare kun la komenca varianto, kie ĝi sonas jene: “Se mia klingo trovos sian markon, vi ĉesos ekzisti. Sed mi avertas vin, se vi morthakos min, mi estiĝos multe pli potenca, ol vi iam povos imagi”. Ĉi tiu teksto montras sufiĉe klare (kaj en la filma varianto tio ne tiel rimarkeblas), ke Darth Vader ne sciis pri arto de kunfandiĝo kun la Forto, kiam en la momento de morto korpo malaperas. Nur en la jaro 2005, kiam aperis la tria epizodo, ni eksciis, ke ĉi tiu sekreto estis konata en tiu tempo nur al Obi-Wan kaj Yoda. Tamen jam dum kreado de la unua filmo Lucas havis ĉi tiun ideon...

Do, agrablan spektadon al ĉiuj ŝatantoj de la sagao. Kaj estu la Forto kun vi en la venonta jaro 2018.  

Sunday, 19 November 2017

Blanka oro de Siberio



Летят утки (Flugas anasoj) – unu el la plej belaj kantoj fare de "Beloe Zlato".

Konstantaj legantoj de ĉi tiu retejo verŝajne memoras, ke siatempe mi prezentis en ĝi specimenojn de folklora kanta kaj danca arto de la popoloj de Rusio. Ekde tiam ne aperis sufiĉa kaŭzo por reveni al ĉi tiu temo, tamen antaŭnelonge mi renkontis en la reto trezoron, kiun mi ne povas ne dividi kun aliaj.

Mirinde estas, ke ĉi tiu delikata trezoro devenas el loko, kiu ŝajnas por tio plej maltaŭga – Norilsko, unu el la plej malvarmaj kaj ventozaj urboj de la mondo. Kaj sur ĉi tiu severega tero ekfloris talento de junaj lernantinoj de Norilska kolegio de artoj, kiuj antaŭ kvin jaroj kreis ensemblon de folklora kanto “Beloe Zlato” (Blanka Oro). Dum pasinta ekde tio tempo ili estiĝis konataj en la tuta Rusio kaj ekster ĝi. Sian mision la membrinoj de la ensemblo vidas en popularigo de la folklora muziko kaj por ĉi tiu celo ili trovis metodon vere rimarkindan – plenumadon de kantoj en lokoj de ĉiutaga vivo: surstrate, en metroo, en kafejoj k.t.p. En la oficiala kanalo de la ensemblo ĉe YouTube vi povas spekti multon da tiaj registraĵoj, faritaj en ĉarma kaj emocia atmosfero; fojfoje la partoprenantinoj eĉ ne sukcesas fini kanton pro ridemo, sed tio nur faras la spektaĵon pli fascina. 

Kantoj, kiujn plenumas la ensemblo, estas diversaj – jen gajaj kaj humurplenaj, jen tristaj kaj melankoliaj. Tamen ekzistas io komuna en ili ĉiuj, kio igas aŭskulti ilin ree kaj ree. Plej trafe tion formulis unu spektanto el Aŭstralio: “I like the flow of Russian music, it is like a river” (“Mi ŝatas la fluon de rusa muziko, ĝi estas kiel rivero”). Do mi proponas ankaŭ al vi profundiĝi en ĉi tiun sontorenton.

Sube estas listo da ligiloj al kantoj en la oficiala YouTube-kanalo de la ensemblo. En la unua parto, “Elektitaj kantoj”, trovigas specimenoj, precipe rimarkindaj dank' al siaj harmoniaj kaj memoreblaj melodoj. En la dua parto ĉeestas aliaj kantoj el la kanalo. Kompreneble, ĉi tiu divido estas farita nur surbaze de mia persona gusto, do oni povas trovi preferindaĵojn por si en ajna el ĉi tuj partoj. 

Elektitaj kantoj


Заболела Дунина головка (Ekdoloris la kapo de Dunjo).

Подружка моя (Amikino mia).

Ухарь-купец (Brava negocisto)Versio 2Versio 3Versio 4.

Варенька (Varnjo)Versio 2Versio 3Versio 4.

Казаченька молода (Kazakino juna)Versio 2Versio 3Versio 4Versio 5Versio 6Versio 7.

Скажи, Надя (Diru, Nadnjo)Versio 2Versio 3.

Ой ты, Дуня (Oj, vi, Dunjo)Versio 2Versio 3Versio 4Versio 5Versio 6.

Подъезжали мы под село (Ni alveturis al vilaĝo)Versio 2.

Уж как в Галиче горка крута (Krutas monteto en urbo Galiĉ)Versio 2.

Гармонь моя (Harmoniko mia).

Гречанички (Fagopiraj kampoj).

Марусенька (Marusnjo)Versio 2.

Крапива-Лебеда (Urtiko, atriplo).

Думы (Meditoj)Versio 2Versio 3Versio 4.

За тихой рекою (Trans la kvieta rivero)Versio 2.

Ваня, Ваня, милый мой (Vaĉjo, Vaĉjo, kara mia).

Жигули (Montaro Ĵiguli).

Черная смородина (Nigra ribo).

Разлилась Волга широка (Superbordiĝis Volgo vaste).

Ночь проходит, а я у порога (Nokto pasas, ka mi atendas ĉe la sojlo)Versio 2Versio 3.

Ой горе моё, гореванье (Oj, malfeliĉo mia, malĝojado)Versio 2.

Ах ты батюшка светел месяц (Aĥ, vi, patro, lunarko hela).


Ceteraj kantoj


Ой, не лятай мой соловей (Oj, ne flugu, mia najtingalo).

Ай да плывет миленький по речке (Navigas la kara laŭ la rivero)Versio 2.

Ёлка (Abio)Versio 2.

Тарантасик на мазе (Ĉaro bonlubrikita).

Не бела заря (Ne blanka aŭroro).

Девка по саду ходила (Fraŭlino promenis en ĝardeno).

Веселитеся (Ĝoju).

Во поле туман (Nebulo en kampo)Versio 2.

Я по жердочке шла (Mi iris laŭ stangeto).

Жните маи жнеи (Rikoltu, miaj rikoltantinoj)Versio 2.

На горе, на гораньке (Sur la monto, sur monteto).

Шел со службы казак молодой (Kozako juna estis revenanta de l' militservo).

У нас ноня белай день (Nun estas ĉe ni blanka tago).

Туман яром (Nebulo en valeto).

Ой ты Ванька (Oj, vi, Vaĉjo).

Обманатка Мариюшка (Trompintino Marnjo).

Мне сегодняшний день скука (Ali mi tedas hodiaŭ).

Расхорошенька погодка (Beleta vetero)Versio 2.

Страдания (Suferoj)Versio 2.

Пашеница (Tritiko).

Во поле березка стояла (Staris betulo en kampo).

Дай у нас ныне рано (Ĉe ni hodiaŭ frue).

Соловейка мой (Najtingaleto mia).

Колыбельная (Lulkanto).

Через лес, через поле (Trans arbaro, trans kampo).

Теперь нам попеть бы (Nun al ni endus kanti).

Барыня блоха (Sinjorino pulo).

Травонька (Herbo).

Уж вы, девушки, поиграйте (Do vi, junulinoj, muziku).

Сады-садочки (Ĝardenoj-ĝardenetoj).


Sirino kaj Alkonosto. Birdoj de ĝojo kaj malĝojo” fare de Viktor Vasnecov. En la rusa folkloro Sirino kaj Alkonosto estas paradizaj birdoj, kiuj ĉarmas korojn de homoj per sia dolĉa kantado. Interese estas, ke vizitantoj de la kanalo de l' ensemblo ĉe YouTube ofte komparas la voĉojn de la kantistinoj kun tiuj de anĝeloj, kaj la ensembla logotipo estas stiligita figuro de birdo kun virina kapo...





Wednesday, 29 March 2017

Edziĝpropono



Geaktoroj:

Stepan Stepanoviĉ Ĉubukov – А. С. Потапов (A. S. Potápov)
Natalja Stepanovna, lia filino – О. Г. Жевакина (O. G. Ĵevákina)
Ivan Vasiljeviĉ Lomov, najbaro de Ĉubukov'oj – Г. В. Подгородинский (G. V. Podgoródinskij)

Hodiaŭa publikaĵo ebligas prezenti samtempe du rimarkindajn specimenojn de la Esperanto-kulturo. Unua el ili estas ilustrita revuo “Tra la mondo”, eldonita en la jaroj 1905-1908. Hodiaŭ ĝiaj kajeroj estas legeblaj rete dank' al penadoj de flandraj Esperantistoj kaj oni povas memstare taksi ĝian kvaliton, kiu ne estas malpli alta, ol kvalito de averaĝaj nacilingvaj periodaĵoj de tiu epoko. Jen bona ekzemplo de tio, kiel reprezentantoj de la frua Esperanto-movado sukcesis marŝi en ritmo de sia tempo kaj efike uzi la eblojn, kiujn ili havis. Ĉu ne endas sekvi ĉi tiun ekzemplon al ni, kiuj disponas eblojn nekompareble pli vastajn? Mi opinias, ke endas, kaj unu el celoj de projekto “Aŭdvide” estas ĝuste montri, ke nuntempe eĉ kun malgrandaj fortoj oni povas atingi nemalmultan rezulton.

Kaj la dua specimeno estas Esperanta traduko de komedio “Edziĝpropono” de Anton Ĉeĥov, kiu aperis en julia kaj aŭgusta-septembra kajeroj de “Tra la mondo” en 1908. Ĉi tiu komedio estas brila ekzemplero de la humuro de Ĉeĥov kaj lia esploremo de la homa naturo: oni havas la plej gravan demandon de sia vivo decidata, tamen eĉ en tiu ĉi momento oni ne kapablas rezigni siajn malgrandajn ambiciojn... Tamen, kiel endas por la ĝenro, ĉio finiĝas bonorde. Ne estas do mirinde, ke ĉi tiu verko ĝis nun popularas en la repertuaro de rusiaj teatroj, kaj ĉe YouTube troveblas multaj versioj de ĝia enscenigo. Sed problemo de elekto inter ili, feliĉe, ne aperis, ĉar inter tiuj estas enscenigo fare de Malij-Teatro, kies nomo estas simbolo de altkvalita klasikstila teatra arto. Tial mi prezentas al via atento enscenigon, publikigitan en la kanalo de Malij-Teatro ĉe Youtube (ĉe tiu video enhavas enscenigojn de du komedioj de Ĉeĥov kun geedziĝa temo, la dua estas “La urso”, kies Esperanta traduko fare de Vasilij Devjatnin ankoraŭ ne estas trovebla).


Malij-Teatro en Moskvo (kies nomo signifas “malgranda”) situas dekstraflanke de Bolŝoj-Teatro (kies nomo signifas “granda”). Ĉi tiu diferenco de nomoj tute ne signifas diferencon de iliaj valoroj, tamen nur de iliaj specialecoj; Bolŝoj-Teatro okupiĝas pri opero kaj baleto, dume Malij-Teatro prezentas dramverkojn, ĉefe rusajn kaj alilandajn klasikaĵojn. Jam dum preskaŭ du jarcentoj ĝi ludas gravan rolon por la rusa kulturo kaj por la rusa lingvo, ĉar ĝiaj aktoroj en la 19-a kaj en la 20-a jarcentoj konservis modelan formon de la moskva proponcado, kiu estiĝis bazo por la proponcado de la literatura rusa lingvo.

Interesaj faktoj

Tradukisto Romano Frenkel penis klarigi ne bone kompreneblajn por alilanda leganto detalojn per piednotoj. Sube estas ĉi tiuj piednotoj kun indiko de replikoj, kiujn ili rilatas:

02:07. Karulineto, kiun mi vidas! Ĉubukov havas strangan kutimon nomi virojn per virinaj karesantaj epitetoj: krom tio li ankaŭ uzas eĉ duoblekaresantajn epitetojn, ekzemple: panjonjo.

02:20. Ni vivetas, anĝelo mia, dank' al viaj preĝoj kaj tiel plu... Ĉubukov trouzas la esprimojn “jen ĝuste”, “al tio simila”, “kaj tiel plu” sen ia rilato al sia parolo.

11:53. Tie estas nur kvar desjatinoj, kaj ili kostas nur iajn tricent rublojn... Desjatino = 1,0925 da hektaro.

15:29. Se ĝi venis al tio, mia amindunjo... Amindunjo = karesanta formo de amindulino; kiel jam estas rimarkite, Ĉubukov nomas kelkafoje virojn per virinaj karesantaj nomoj.

21:54. "Ho kia tasko, ho kreinto, patr' esti de filin' plenaĝa!" Citaĵo el “Malfeliĉo dank' al Saĝo” de Gribojedov.

26:09. Ekkaptu estas, por diri la veron, juna, ĝi ankoraŭ ne maturhundiĝis... La komikeco de la sekvanta sceno konsistas el tio, ke Zomov [tiel estas en la traduko] kaj Nt. St. uzas specialajn teknikajn ĉasesprimojn, preskaŭ nekompreneblajn en la originalo eĉ por la rusoj, se ili ne estas ĉasistoj.

27:12. Kvaronbileto estas la plej alta prezo. T.e. 25 rubloj (papermona bileto), kvarono da cent rubloj.

31:33. Pli bone konvenas al vi kuŝi sur la forno kaj blatojn mortepreni... En Rusujo la fornoj en la vilaĝaj dometoj estas tiel aranĝitaj, ke la vilaĝanoj povas dormi sur ili dum la vintro. “Kuŝi sur la forno” = Nenion fari pro mallaboremo aŭ pro mallerteco.

Kaj al tiuj ĉi notoj endas aldoni ankoraŭ unu, kiun la tradukisto iel preterlasis. Ĉe 07:30 Natalja Stepanovna diras, ekvidinte Lomov'on: “Tio estas vi, kaj paĉjo diris: tien ĉi venis komercisto por preni komercaĵon.” En la rusaj geedziĝaj tradicioj tio estas metafora esprimo, kiun oni uzis dum svatado. Ĝi prezentas svatadon kiel “negocon”, kie potenciala fianĉo estas komparata kun komercisto, kaj fianĉino – kun varo.

Saturday, 18 February 2017

Tragediisto nevola



Hodiaŭ estas prezentata fragmento el spektaklo “Daĉaj pasioj” laŭ la verkoj de Anton Ĉeĥov, dediĉitaj al temo de daĉa vivo. Ĉi tiu spektaklo aperis rezulte de kunlaborado de Donecka ŝtata akademia muzika kaj drama teatro kun televida kanalo Vintaĵ TV, kaj rolojn en ĝi ludas program-kondukantoj de la kanalo.

Kio povas esti pli agrable dum somero, ol loĝi daĉe, fore de bruego kaj tumulto de granda urbo? Montriĝas, tamen, ke ankaŭ ĉi tiu pastorala vivo havas siajn malhelajn flankojn, pri kiuj Ĉeĥov avertas nin en sia komedieto, laŭ kiu estas farita ĉi tiu enscenigo, kaj kiuj kapablas venigi homon, kiu havos malfeliĉon trafi sub ilian influon, al stato tute mizera...


Daĉo en kurorto Sestroreck apud Sankt-Peterburgo. Foto de la komenco de la 20-a jarcento.

Vorto “daĉo” apartenas al tiuj rusaj vortoj, kiuj eniris aliajn lingvojn. Tio ne estas hazarde, ĉar daĉo signifas tute specialan vivstilon, eblas diri, apartan mondeton. Unuflanke, daĉo estas malgrandskala imito de nobela bieno, kiu ebligis al mezklasaj loĝantoj de rusiaj urboj fine la 19-a jarcento aliĝi vivon, pri kiu oni povis legi en la klasika rusa literaturo. Aliflanke, ĝi estas ligilo inter vilaĝa kaj urba vivoj, kiu poste, dum tiel oftaj en la rusia historio de la 20-a jarcento malfacilaj tempoj, serioze helpis en vivtenado; ĝis nun en plimulto da daĉoj oni plantas legomojn por familia konsumado.

Monday, 13 February 2017

Ŝerceto


Hodiaŭ prezentiĝas unu enscenigo plu de Anton Ĉeĥov fare de junaj geaktoroj – ĉi-foje el teatro “Debut” de ruslingva mezlernejo en urbo Rigo. Rakonto “Ŝerceto”, kiun ili elektis, jam ne enhavas humuron – tio estas pura liriko, admirinda skizo de homaj sentoj, kiajn la klasika rusa literaturo kapablas prezenti tiel brile. Kaj ornamas ĝin tradicia rusa distrado – vintra veturado de sur montetoj.


Litografaĵo “Butersemajno en Sankt-Peterburgo” (1885) laŭ desegnaĵo de G. Broling aspektas ilustraĵo al la rakonto de Ĉeĥov.


“Veturado de sur montetoj”. Desegnaĵo de britia ilustristo Frederic de Haenen el libro "Promenoj laŭ Moskvo" (1912).


Disqus por Aŭdvide